Korçë

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korçë

urbo
Bazaj informoj
Loĝantaro 86 176 (2007)
vdr

Korçë - ankaŭ literumata Korca, greke Κορυτσά ("Koritsá"), itale Corizza, arumane Curceaua - estas urbo de Albanio. Ĝi estas la administra centro de la samnomaj distrikto Korçë (albane Rrethi i Korçës) kaj provinco Korçë (albane Qarku i Korçës). ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto kaj do ankaŭ la urbo estas la dulitera kodo KO.

En 2007 la urbo havis 86 176 loĝantojn, dum en la tuta distrikto laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko temas pri 138 898 loĝantoj.