Korçë

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Korçë
Kreis-Korca.png
Bazaj informoj
Loĝantaro 86 176 (2007)
v  d  r
Information icon.svg
KorçaVonOben.JPG

Korçë (ankaŭ literumata Korca, greke: Κορυτσά [Koritsá], itale: Corizza, arumane: Curceaua) estas urbo en Albanio. Ĝi estas administra centro de la samnomaj distrikto Korçë (albane: Rrethi i Korçës) kaj provinco Korçë (Qarku i Korçës). ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto kaj do ankaŭ la urbo estas la dulitera kodo KO.

En 2007 la urbo havis 86 176 loĝantojn, dum en la tuta distrikto laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko temas pri 138 898 loĝantoj.