Shepparton (Viktorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shepparton
urbo • gazetted locality of Victoria
Administrado
Poŝtkodo 3630
Demografio
Loĝantaro 31 197  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 23′ S, 145° 24′ O (mapo)-36.383333333333145.4Koordinatoj: 36° 23′ S, 145° 24′ O (mapo) [+]
Alto 115 m [+]
Shepparton (Viktorio)
Shepparton (Viktorio)
DEC
Shepparton
Shepparton
Situo de Shepparton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shepparton [+]
vdr

Shepparton estas urbo en la subŝtato Viktorio en Aŭstralio. La urbo situas en la riverebenaĵoj de la rivero Goulburn en la nordoriento de la lando, proksimume 181 km nordoriente de la ĉefurbo de la lando, Melburno.La loĝantaro de la urbo, kune kun ĝia urba areo, estis 42,741 en la censo de 2011 [1].

La setlejo komenciĝis kiel ŝafbieno kaj poste iĝis urbeto ligita al la fervoja reto. Hodiaŭ ĝi estas agrikultura kaj industria centro por la tuta regiono, unu el la plej grandaj regionoj en Aŭstralio kies agrikulturaj teroj estas irigaciitaj per artefarita irigacio. La urbo estas nomita laŭ sia unua eŭropa setlanto, Sherbourne Sheppard [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de eŭropaj setlantoj, la areo estis loĝita fare de indiĝenaj triboj. La setlejo komencis formiĝi en la 1850-aj jaroj surbaze de la teroj aĉetitaj fare de Sheppard. Pro la manko de pontoj ĉe la Goulburn Rivero, la loko fariĝis populara transirejo. En 1854, tie estis malfermita poŝtejo, kiu estis fermita jaron poste kaj remalfermita en 1858. En septembro 1860, Shepparton estis oficiale establita kiel urbo.Ĝi daŭre estis urbeto konstruita en provizoraj kabanoj tra la 1970-aj jaroj. En tiu tempo, policejo, grandmagazeno, forĝisto kaj publika halo estis establitaj en la urbo, kio nun estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo. La unua ponto super la rivero estis konstruita en 1878 kaj la unua preĝejo en 1879.

En 1880 la urbo estis konektita al la fervoja reto kaj iom poste estis starigita en ĝi lernejo por teknologia profesia trejnado. En la sekvaj jaroj, Shepparton estis grava fervojkruciĝo de kiu reloj foriris al multaj cellokoj en la najbareco. En la sama tempo la Goulburn Rivero formiĝis kiel ŝipvojo kaj la urbo daŭre formiĝis kiel industria centro.

En 1949, Shepparton estis deklarita urbo kaj en la jaroj post la Dua Mondmilito ĝi triobligis sian loĝantaron. Multaj ondoj de enmigrado venis al la urbo ĉefe el Italio. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, oni forigis malnovajn konstruaĵojn en la urbo por fari lokon al novaj kiel parto de konstrueksplodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shepparton en la censo de 2011
  2. Bill Wannan, Australian Folklore, Lansdowne Press, 1970, reprint 1979 (ISBN 0-7018-1309-1), under "Place Names", page 422, citing William Sandry James, A History of Shepparton, 1938.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]