Korkoflosilo
Korkoflosilo, estas helpilo uzata dum la fiŝhokado. Ĝi estas farita el materio kun denseco pli malgranda ol tio de akvo, tiel ke ĝi povas flosi sur la akvo.
Funkcio[redakti | redakti fonton]
Korkoflosilo havas duoblan funkcion:
- Oni povas, pro la loko de la korkoflosilo, vidi kie prosimume troviĝas la hoko.
- Ĝi ankaŭ estas indikilo ke fiŝo ekmordas; kiam ĝi subakviĝas aŭ rapide forflosas oni scias ke fiŝo ekmordas kaj ke oni devas ekhoki la fiŝon.