Korneca oksalido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La korneca oksalido (Oxalis corniculata) estas ĉiujara aŭ plurjara herbo de la familio de la Oksalidacoj. La planto estas malgranda, rampanta kaj havas verdajn foliojn kiuj ofte estas brunaj ĝis purpuraj. La stipuloj estas malgrandaj.

La flavaj floroj konsistas el kvin petaloj kaj estas 4–7 mm en grandeco. La planto floras de majo ĝis oktobro. La floroj malfermiĝas nur en hela sunlumo. La semoj kreskas en kapsulo, kiu staras kiel korno sur tigo kaj el kiuj sennombraj semoj formiĝas dum la florado. Kiam la semoj estas maturaj, ili estas ĵetitaj en malsamaj direktoj ĉe la plej eta tuŝo. La planto radikas ĉe la nodoj kaj formas maldikajn ŝosojn. Ĝi estas pionira specio.

Korneca oksalido (Oxalis corniculata)
Korneca oksalido (Pupurfolia varianto)