Kornél Szentgyörgyi
Kornél Szentgyörgyi [sentdjordji], hungare Szentgyörgyi Kornél estis hungara pentristo.
Kornél Szentgyörgyi naskiĝis la 30-an de oktobro 1916 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Kornél Szentgyörgyi lernis pentradon en la ĉeflernejo de István Szőnyi inter 1935-1941, poste li plulernis en Romo. Li ricevis premion Kossuth en 1953, inter 1940-1982 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 1942 Romo
- 1969 Szeged
- 1970, 1977, 1983, 1985, 1986, 1992, 1993, 1996, 2006 Budapeŝto
- 1973 Szombathely
- 1975 Miskolc
- 1978 Kölesd
- 1979 Lugano
- 1983 Parma kaj Pécs
- 1984 Kiskőrös
- 1988 Nagykanizsa
- 1991 Zürich kaj Vieno
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- gobleno en Budapeŝto
- fenestrobildo en Veszprém
- fresko en Komló
- diversaj pentraĵoj, ekzemple Almaszedők (Pomorikoltantoj) kune kun István Imre 1953; Női portré (Virina portreto); Fészek (Nesto)