Kosmologio de Martinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kosmologio de Martinus estas vivfilozofia doktrino fondita de Martinus Thomsen. Ĝiaj anoj prezentas ĝin jene:

  • Ĝi donas logike bazitajn respondojn pri la fundamentaj demandoj de la vivo.
  • Ĝi kondukas al optimisma vivsinteno, kaj ĝi donas bazon por harmoniaj kaj simpatiaj rilatoj al ĉiuj homoj kaj ĉio viva.
  • Per tio ĝi kontribuas al progresigo de humana evoluo.
  • La kosmologio estas destinita absolute nur al tiuj homoj por kiuj ĝi estas inspira. Plejparte ili estas humanaj materiistoj.
  • Ĉiu unuopa interesito povas konsideri la kosmologion kiel vivteorion por tute libera studado.
  • Ĉiu povas mem prijuĝi ĝin surbaze de siaj propraj spertoj kaj propraj inteligentosento- kaj intuicikapablo. Neniu sentu sin ligita de io ajn ol sia propra koncepto.
  • La kosmologio plene konformas al absolutaj rezultoj de fizika scienco.
  • Cetere la kosmologio montras ke malantaŭ la ŝajne nelogika enhavo de la mondreligioj troviĝas multe pli grandaj kaj tute klaraj intelektaj perspektivoj. Tial la verkoj de Martinus havas kiel ĉefan titolon "La Tria Testamento".

La ĉi-supraj asertoj nur estas memprezento de la doktrino fare de ĝiaj anoj, kaj ne estas objektive kontrolitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]