Kosta Ĥetagurov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de Ĥetagurov en tradicia montarana vesto

KostaKonstantin ĤETAGUROV (osete Хетæгкаты Къоста [ĥetagkati koŝta], ruse Коста (Константин) Хетагуров; 1859-1906) estas klasika oseta poeto, verkinta ankaŭ en la rusa. Bona markilo de lia populareco estas, ke siatempe analfabetaj montaranoj transdonadis liajn poemojn parole unu al la alia, memoris po kelkaj parkere. Li studis por esti profesia pentristo kaj postlasis kelkajn pentraĵojn.

Nuntempe Kosta Ĥetagurov estas konsiderata stariginto de la literatura oseta lingvo. Kelkaj klerigejoj kaj muzeoj en Osetio portas lian nomon (Nord-Osetia Ŝtata Universitato, Sud-Osetia Drama Teatro ka.).

Verkoj

La plej fama verkaro de Kosta estas lia osetlingva kolekto "Oseta liro" (1899). La kolekton komencas tradukita al multaj lingvoj poemo "Testamento", tre bone respegulanta la ĉefan temon kaj la stilon de Ĥetagurov.

Liaj verkoj estis plurfoje reeldonitaj en la oseta, la rusa kaj aliaj lingvoj.

"Testamento"

Pardonu, se mia kantado
Similas al plora delir'
Se iu ne scias tristadon,
Do, kantu pli ĝoje la vir'.
Se ŝuldus mi malpli popolen,
Al ili pageblus la viv',
Do tiam mi kantus frivole,
Ne sonus plu kanta larmiv'.

provtraduko de S. Ivanov, 2003

Ligiloj

greke Teksto de la "Oseta Liro" (os)

Ŝablono:Ĝermo-biografio