Kosta Ĥetagurov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kosta Ĥetagurov
Kosta XETAGUROV.jpg
Persona informo
Хетӕгкаты Къоста
Naskiĝo 3-an de oktobro 1859 (1859-10-03)
en Nar, Terek Oblast, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 19-an de marto 1906 (1906-03-19) (46-jara)
en Selo imeni Kosta Khetagurova, Batalpashinskiy Otdel, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Lingvoj osetarusa [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Q4439014 [#]
Profesio
Okupo poeto • skulptistoverkisto • pentristo • Seraphic Doctors [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

KostaKonstantin ĤETAGUROV (osete Хетæгкаты Къоста [ĥetagkati koŝta], ruse Коста (Константин) Хетагуров), ankaŭ Xetægkaty Leuany fyrt K'osta[1] (naskiĝis en 1859 kaj mortis en 1906) estas klasika oseta poeto, verkinta ankaŭ en la rusa. Bona markilo de lia populareco estas, ke siatempe analfabetaj montaranoj transdonadis liajn poemojn parole unu al la alia, memoris po kelkaj parkere. Li studis por esti profesia pentristo kaj postlasis kelkajn pentraĵojn.

Nuntempe Kosta Ĥetagurov estas konsiderata stariginto de la literatura oseta lingvo. Kelkaj klerigejoj kaj muzeoj en Osetio portas lian nomon (Nord-Osetia Ŝtata Universitato, Sud-Osetia Drama Teatro ka.).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La plej fama verkaro de Kosta estas lia osetlingva kolekto "Oseta liro" (1899). La kolekton komencas tradukita al multaj lingvoj poemo "Testamento", tre bone respegulanta la ĉefan temon kaj la stilon de Ĥetagurov.

Liaj verkoj estis plurfoje reeldonitaj en la oseta, la rusa kaj aliaj lingvoj.

"Testamento"[redakti | redakti fonton]

Pardonu, se mia kantado
Similas al plora delir'
Se iu ne scias tristadon,
Do, kantu pli ĝoje la vir'.
Se ŝuldus mi malpli popolen,
Al ili pageblus la viv',
Do tiam mi kantus frivole,
Ne sonus plu kanta larmiv'.

provtraduko de S. Ivanov, 2003

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. (eo) Xetaegkaty Leuany fyrt K'osta, La patrin' de l'orfoj, elosetigis Sacha Giordano, Literatura Foiro, n-ro 312, Aŭgusto 2021, p. 22 (-23)