Kouign amann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kouign-amann)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
kouign-amann

La kouign-amann ([ˌkwinjaˈmɑ̃nː] Esperante kuinj-aman) estas tradicia bretona kuko de Douarnenez en Bretonio. En la bretona, kouign signifas "kuko" aŭ "bulko" kaj amann signifas "butero".

La kouign-amann vendeblas en multaj bakejoj en Bretonio.

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Por kuko de 8 porcioj:

  • 250g da sala butero
  • 600g da faruno de tritiko (tipo 00)
  • 250g da kristaligita sukero
  • 250ml da varmeta akvo
  • 20g da biergisto aŭ gisto naturala