Kovro (luktotekniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovro sur jab en burma bokso

En la luktosportoj de frapo (skermado, bokso, karateo, kaj pli forte), la kovro estas movo de defendo permesanta protekti sin de atako (bato) per lokigado de armilo aŭ de parto de la korpo (pugno, antaŭbrako, kubuto, brako aŭ ŝultro) sur la celata celo de tiu ĉi atako.

Tiu ĉi formo de defendo, nomata "pasiva", diferencas de la bloko kaj de la rebato kiuj estas movoj nomataj "aktivaj". La kovro estas sinonimo de "protekto" speciale en bokso kiam la luktantoj suprenigas la brakon por protekti sin kontraŭ eventuala atako al la vizaĝo.

Tio ĉi estas uzita:

  • de anticipanta maniero en kazo de atako de la kontraŭulo, speciale por protekti sin en ĝia propra ŝovo aŭ atako (ekzemplo: suprenigi la ŝultron antaŭ la makzelo, kovri sin per la brako kaj la boksganto)
  • de momenta maniero kiam la atako de la kontraŭulo estas iniciatita.

En bokso kaj boxe pieds-poings[redakti | redakti fonton]

La kovro en bokso estas formo de defendo multe uzita en la situacioj de korpo al korpo kaj kiam la luktanto estas submergata per multo de batoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Georges Blanchet, Boxe et sports de combat en éducation physique, Ed. Chiron, Paris, 1947
  • Alain Delmas, 1. Lexique de la boxe et des autres boxes (Document fédéral de formation d’entraîneur), Aix-en-Provence, 1981-2005 - 2. Lexique de combatique (Document fédéral de formation d’entraîneur), Toulouse, 1975-1980.
  • Jack Dempsey, Championship fighting, Ed. Jack Cuddy, 1950
  • Gabrielle & Roland Habersetzer, Encyclopédie des arts martiaŭ de l'Extrême-Orient, Ed. Amphora, Paris, 2000
  • Louis Lerda, J.C. Casteyre, Sachons boxer, Ed. Vigot, Paris, 1944
  • Marcel Petit, Boxe: technique et entraînement, Paris, Ed. Amphora, Paris, 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]