Koĉinĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Hindoĉinio kun markita teritorio de Koĉinĉinio
Mapo de la regiono de Hindoĉinio kun markita teritorio de Koĉinĉinio

Koĉinĉinio (france Cochinchine [koŝinŝIn]) estis en la jaroj 1863-1954 franca kolonio en sudorienta Azio, ensumiganta sudon de la hodiaŭa Vjetnamio kaj parton de orienta Kamboĝo. Koĉinĉinio estis parto de Franca Hindoĉinio kaj ĝia ĉefurbo estis Saigono.