Ho-Ĉi-Min-urbo

| Ho-Ĉi-Min-urbo (angle Saigon, vjetname Sài Gòn, esperante Sajgono) | |||||
| vjetname Thành phố Hồ Chí Minh | |||||
| urbo | |||||
| centrally-controlled city of Vietnam • urbo • urbego • megaurbo • plej granda urbo • planurbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Oficiala nomo: Thành phố Hồ Chí Minh | |||||
| Kromnomoj: Parizo en Oriento, Perlo de Oriento, Perlo de Fora Oriento | |||||
| Lando | |||||
| Historiaj regionoj | Kmera reĝlando, Franca Hindoĉinio Koĉinĉino, Sud-Vjetnamio | ||||
| Memorindaĵo | Baziliko Notre Dame | ||||
| Riveroj | Mekongo, Dong Nai | ||||
| Situo | Ho-Ĉi-Min-urbo | ||||
| - alteco | 19 m s. m. | ||||
| - koordinatoj | 10° 46′ 10″ N 106° 40′ 55″ O / 10.76944 °N, 106.68194 °O (mapo) | ||||
| Areo | 2 095,0 km² (209 500 ha) | ||||
| Loĝantaro | 7 396 446 (01.04.2010) | ||||
| Denseco | 3 530,52 loĝ./km² | ||||
| Fondita | 1698 | ||||
| - alinomita | 1976 laŭ Ho Chi Minh | ||||
| Horzono | HĈT (UTC+7) | ||||
| Poŝtkodo | |||||
| Telefona antaŭkodo | +84-8 | ||||
| Retpaĝo: www.hochiminhcity.gov.vn | |||||
| |||||
Ho-Ĉi-Min-urbo[1] aŭ Hoĉimino[2][3] (vjetname Thành phố Hồ Chí Minh), antaŭe Sajgono (Sài Gòn) ĝis 1975, estas urbo en Vjetnamio, ankaŭ la ĉef-urbo de Sud-Vjetnamio. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas sur la bordoj de rivero Dong Nai.
Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 14 002 598 loĝantoj sur areo de 6 772,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 068 loĝantoj/km². La nomo de la urbo estas dediĉo al Ho Chi Minh.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble post Kristo fondiĝis tie fiŝista vilaĝo. Baldaŭe ĝi estis ankaŭ grava komercejo. Longe ĝi apartenis al Kamboĝo, tiam nomata Prey Nokor. Ekde la 16-a jarcento, kiel Saigon ĝi estis grava vjetnama haveno. En 1859 franca erao komenciĝis. La urbo iĝis ĉefurbo de Franca Hindoĉinio en 1862. En la regiono oni kulturis rizon. Inter 1941-1945 la japanoj okupis la tutan landon. En 1975 Norda Vjetnamio okupis ankaŭ tiun urbon kaj Sajgono ne plu estis ĉefurbo. Post 1 jaro Sajgono prenis la loknomon Ho-Ĉi-Min-urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo estas 27 C, jare pluvas (precipe inter majo-oktobro) po 1931 mm. La seka vetero daŭras inter decembro-aprilo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Apud la urbo situas la flughaveno Phu Quoc, kiu interalie estas la aviada nabo de la flugkompanio Air Mekong.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ĉefpoŝto de 1891
- teatro de 1899
- teatro nomata Hoa Binh
- kultura palaco
- historia kaj arta muzeoj
- muzeo pri Ho-Ĉi-Min
- katedralo Notre Dame de 1883
- pagodo Jade de 1909
Servoj
[redakti | redakti fonton]
Pusano Sud-Koreio 1995
San Francisco Usono 1995
Ŝanhajo Ĉinio 1990
Tajpejo Tajvano 1968
Sankt-Peterburgo, Rusio (1977)
Lyon, Francio (1997)
Jekaterinburg, Rusio
Manilo, Filipinoj
Moskvo, Rusio
Kantono (Ĉinio), Ĉinio
Osaka, Japanio
Pnom-Peno, Kamboĝo
Vjentiano, Laoso
Ŝenjango, Ĉinio
Toronto, Kanado
Jokohamo, Japanio
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la urbo loĝas dekoj da esperantistoj, funkcias esperanto-klubo, nome Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Urbocentro
-
Katedralo de Ho-Ĉi-Min-urbo
-
Stratobildo en Ho-Ĉi-Min-urbo
-
Saigon Tax Trade Center
-
Urbodomo de Ho-Ĉi-Min-urbo nokte
-
Urbodomo
-
Ĉielrigardo de Sajgono
-
Tipa sceno en Sajgono
-
Pagodo Xa Loi
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2012-10-08) Vojaĝo al UK97: Sajgono (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 . (blogaĵo pri vojaĝo en 2013)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ NPIV
- ↑ Militŝipo Zheng He de ĉina mararmeo finis la amikan viziton al Vjetnamio Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine ĈRI
- ↑ Praktika Esperanto-Japana Vortareto. Arkivita el la originalo je 2015-04-14. Alirita 2013-11-29 .





