Kresto (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En monto, ofte padoj laŭiras la linion de la kresto

En geomorfologio, la kresto estas la linio de la plej altaj punktoj de montaro.

Kresto estas ofte akvodislimo inter du akvokolektaj areoj, natura landlimo aŭ klimata limo.

Tiel, la kresto de Uralo estas la norda parto de la limo inter Eŭropo kaj Azio.


vidu ankaŭ: Mezoceana dorso