Krist' ĉe l' marbordo ekstaris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duccio: La alvoko de la Apostoloj Petro kaj Andreo (el la Maestà), ĉ. 1308–1311.

Krist' ĉe l' marbordo ekstaris (aŭ La barko) estas la esperanta titolo de origine hispana kristana kanto, kiu famiĝis ĉefe danke al sia pola versio. Ĝi estis la plej ŝatata kanto de Papo Johano Paŭlo II.

La hispanan originalon verkis la pastro Cesáreo Gabaráin en 1974. Ĝi konatiĝis sub la titolo Pescador de hombres aŭ la komencaj vortoj Tú has venido a la orilla. En la sama jaro, la pola salesana pastro Stanisław Szmidt tradukis ĝin al la pola, kie ĝi famiĝis sub la titolo Barka kaj la komencaj vortoj Pan kiedyś stanął nad brzegiem.

Esperanta traduko aperis en la kantaro Ni vivu laŭeble plej bone publikigita de pastro Józef Zielonka en 1985 kaj - kun iomaj modifoj - en Serĉante Dion, eldonita de Pola Esperanto-Asocio en 1990. Ĉi-lasta versio aperis poste en ADORU sub n-ro 561. La nomo de la tradukinto ne estas konata.

La teksto de la kanto rilatas al la kristaniĝo de la fiŝkaptisto Simono, kiu fariĝis la apostolo Sankta Petro, menciita ekzemple en Mat 4, 18-20:

Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]