Saltu al enhavo

Kristóf Lukácsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristóf Lukácsy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1804 (1804-03-30)
en Beclean (Bistrița-Năsăud)
Morto 26-an de oktobro 1876 (1876-10-26) (72-jaraĝa)
en Gherla
Lingvoj hungara armena germana rumana itala franca angla latina antikva greka
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Báthory István High School in Cluj-Napoca (en) Traduki (1822)
Universitato de Vieno (1826) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
katolika sacerdoto
armenologo
pastro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

LUKÁCSY Kristóf (luka:ĉi) estis hungara armenologo. Li naskiĝis en Bethlen la 30-an de marto 1804 kaj mortis en Szamosújvár la 24-a de oktobro 1876.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kristóf Lukácsy ordinis pastro en Vieno] en 1827 kaj ekde tiam li estis armena helppastro en Szamosújvár. Ekde 1837 li estis instruisto en pastroedukejo de Gyulafehérvár, ekde 1853 samloke gimnazia direktoro. Ekde 1856 ĝis sia morto li estis armenkatolika parokestro de Szamosújvár, distrikta dekano, ekde 1861 samtempe direktoro de la loka gimnazio. Dum la periodo de absolutismo li rifuzis la nomumon armena episkopo de Transilvanio. Per sia donaco (40 000 Ft) li establis la armenan knaborfejon en Szamosújvár. Li estis la establinto de la hungarlingva armenologio. Lia armena-latina vortaro restis en manuskripto.

Verkoj ĉefaj

[redakti | redakti fonton]
  • Historia Armenorum Transsilvaniae (Vieno, 1859);
  • Adalékok az erdélyi örmények történetéhez (Kolozsvár, 1867);
  • A magyarok őselei, hajdankori nevei és lakhelyei (Kolozsvár, 1870).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • L.-szám (Armenia, 1893. 11.).