Kristinestad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristinestad - Kristiinankaupunki

Blazono de Kristiinankaupunki

Situo de Kristiinankaupunki

Blazono Situo
Map
Kristinestad - Kristiinankaupunki
urbetokomunumourbo
www.kristinestad.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Ostrobotnio
Fondita 1649
Areo 136,9 km²
Loĝantaro 7,662
Finnlingvaj 41,7%
Svedlingvaj 57,1%
vdr

Kristinestad estas urbo en okcidenta marbordo de Finnlando. La urbo estas dulingva kaj havas svedlingvan plimulton. La urbo estas fondita en 1649 kaj ĝi ricevis sian nomon (Kristina urbo) de sveda reĝino Kristina.


Evoluo de la loĝantaro

La urbo restis malgranda dum longa tempo kaj ĝia loĝantaro praktike ne kreskis. En 1973 tri najbaraj komunumoj Lapfjärden, Sideby kaj Tjöck estis ligitaj al ĝi kaj la loĝantaro kreskis ĝis 9.000, sed la nombro malkreskis ankaŭ pli poste. La kunligo de kamparanaj regionoj, kiuj estas plejparte svedlingvaj konservis la svedlingvan plimulton de la urbo, kvankam la urbo mem havas finnlingvan plimulton.

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 2.720 10,6 % 89,4 % 0 %
1900 2.815 23,4 % 76,5 % 0,1 %
1920 2.652 35,9 % 64,0 % 0,1 %
1930 2.307 39,2 % 60,4 % 0,4 %
1950 2.872 46,5 % 53,3 % 0,2 %
1960 2.670 48,3 % 51,7 % 0 %
1970 2.687 54,2 % 45,7 % 0,1 %
1980 9.043 41,0 % 59,0 % 0 %
1990 8.839 41,7 % 58,1 % 0,2 %
2000 8.084 42,0 % 57,6 % 0,4 %
2005 7.662 41,7 % 57,1 % 1,2 %