Saltu al enhavo

Kristinestad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristinestad · Kristiinankaupunki

Blazono de Kristiinankaupunki

Situo de Kristiinankaupunki

Blazono Situo
Map
Kristinestad · Kristiinankaupunki
urbeto komunumo urbo
www.kristinestad.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Ostrobotnio
Fondita 1649
Areo 136,9 km²
Loĝantaro 6 199 (2023)
Finnlingvaj 41,7%
Svedlingvaj 57,1%
vdr

Kristinestad (jen svede, finne Kristiinankaupunki) estas urbo kaj komunumo en okcidenta marbordo de Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 6 199 loĝantoj sur areo de 683 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Isojoki, Karijoki, Merikarvia, Närpes kaj Teuva. Ĝi apartenas al la provinco Ostrobotnio de Finnlando, kaj ĝis la jaro 2009 ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La komunumo estas dulingva kaj havas svedlingvan plimulton. La urbo estas fondita en 1649 kaj ĝi ricevis sian nomon (Kristina urbo) de sveda reĝino Kristina.

Evoluo de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La urbo restis malgranda dum longa tempo kaj ĝia loĝantaro praktike ne kreskis. En 1973 tri najbaraj komunumoj Lapfjärden, Sideby kaj Tjöck estis ligitaj al ĝi kaj la loĝantaro kreskis ĝis 9 000, sed la nombro malkreskis pli poste. La kunligo de kamparanaj regionoj, kiuj estas plejparte svedlingvaj konservis la svedlingvan plimulton de la komunumo, kvankam la centra urbo mem havas finnlingvan plimulton.

la urbodomo
subĉiela muzeo
Jaroentutefinnlingvajsvedlingvajalilingvaj
18802.72010,6 %89,4 %0 %
19002.81523,4 %76,5 %0,1 %
19202.65235,9 %64,0 %0,1 %
19302.30739,2 %60,4 %0,4 %
19502.87246,5 %53,3 %0,2 %
19602.67048,3 %51,7 %0 %
19702.68754,2 %45,7 %0,1 %
19809.04341,0 %59,0 %0 %
19908.83941,7 %58,1 %0,2 %
20008.08442,0 %57,6 %0,4 %
20107.15741,7 %57,1 %1,2 %
20206.504 % % %

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]