Krokodila lacerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krokodila lacerto (Shinisaurus crocodilurus)
Shinisaurus crocodilurus - Tiergarten Schönbrunn 4.jpg
Shinisaurus crocodilurus - Tiergarten Schönbrunn 4

La krokodila lacerto (Shinisaurus crocodilurus) el la ordo de skvamuloj kaj familio de lacertedoj vivas nur en Dajaŭ-monto de Ĝinŝiŭ-gubernio, Gŭangŝji, Ĉinio. Ĝi similas al la lacerto, tamen ĝia vosto kun du vicoj da eĝoj sur la dorso tre similas al tiu de la krokodilo. Ĝuste pro tio ĝi ricevis la nomon krokodila lacerto. Ĝia tuta korpo estas olivbruna, escepte de la korpoflankoj helbrunaj kun makuloj nigraj, persikruĝaj aŭ oranĝflavaj. Nigra horizontala strio vidiĝas de la dorso ĝis la vosta pinto. La lacerto longas 15 cm., kaj ĝia vosto 20 cm. La krokodilaj lacertoj loĝas ĉe la malrapidfluaj montriveretoj aŭ malprofundaj lagetoj. Tage ili rigardas ĉirkaŭen sur arbobranĉoj kun levita kapo por serĉi manĝaĵojn. Surprizite, ili tuj saltas en akvon, tial la lokanoj nomas ilin dronantaj hundoj. Nokte ili dormas kuŝante sur arbobranĉoj tute senmove. Ili ne moviĝas eĉ kiam oni tuŝas mane ilian dorson. Pro tio ili havas alian kromnomon dormema serpento, kaj estas facile kapteblaj nokte. Kaptite, ili ofte ŝajnigas sin mortaj por sin savi. Ili manĝas ĉefe insektojn, lumbrikojn, ranidojn kaj fiŝetojn. En la frosta- vintro, kiam inankas manĝaĵoj, ili vintrodormas en arbotruoj, rokfendoj aŭ tcrkavoj. Ili vekiĝas ĉe varmeta printempo. Se ilia vosto rompiĝas, ĝi povas rekreski, tamen la rekreskinta vosto estas mallonga kaj ronda, sen segilforma rando. Ankaŭ la generado de krokodila lacerto estas originala. Post pariĝo la femala lacerto ne demetas ovojn eksteren, sed restigas la fekundigitajn kaj nefekundigitajn ovojn en la ovodukto. Kiam la fetoj maturiĝas, ili forlasas la patrinan korpon kune kun la nefekundigicaj ovoj. La femala lacerto ĉiufoje naskas 4-6 idojn, ĉiu kun pezo de é. 3 gramoj. Ili povas naĝi kaj sendepende agadi tuj post sia naskiĝo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]