Kromlenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kromlenso estas aldona lenso por objektivo por ŝanĝi ĝian ĉefan fokusan distancon kaj samtempe angulon de bildo de la objektivo. Kromlenso havas specialan ingon por surmeti ĝin sur la objektivon. Ĉefa parametro de kromlenso estas ĝia optika forto.

Kuniga kromlenso malpligrandigas fokusan distancon kaj pligrandigas angulon de bildo. Disiga kromlenso pligrandigas fokusan distancon kaj malpligrandigas angulon de bildo.

Influo de kronlenso. 1 - sen kromlenso; 2 - kun kuniga kromlenso; 2 - kun disiga kromlenso.

Kromlenso pligrandigas aberaciojn de la objektivo des plu grande ju pli granda estas pozitiva optika forto aŭ ju pli malgranda estas negativa optika forto de la kromlenso.

Ĉefa fokusa distanco de objektivo kun kromlenso f estas

f = fO fH / (fO+fH-d)

kie fO - ĉefa fokusa distanco de la objektivo,

fH - ĉefa fokusa distanco de la kromlenso (pozitiva por kuniga kromlenso, negativa por la disiga),
d - distanco inter ĉefa malantaŭa ebeno de la kromlenso kaj ĉefa antaŭa ebeno de la objektivo.

fH = 1/DH

kie DH - optika forto de la kromlenso, fH estas la fokusa distanco de la kromlenso en metroj.

Necesa optika forto de kromlenso estas

DH = (fO - f) / (f (fO - d))

Kromlenso ŝanĝas ankaŭ relativan truon de la objektivo.