Kronikisto Nestor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nestor (n. ĉ. 1056, Kievi, Kieva princlando, hodiaŭa Ukrainio – mortis ĉ. 1113, Kiev) estis ekde ĉ. 1074 monaĥo de la Kieva Kaverna Klostro (konata hodiaŭ kiel Lavra). Li estas supozita verkanto de pluraj hagiografiaj verkoj kaj unu grava jarlibro.

Lia unua literatura verko priparolis vivojn de Boris kaj Gleb (sanktuloj, murditaj en 1015), filoj de la Kieva Grandprinco Vladimor. Li poste ankaŭ verkis pri fondinto de la Kaverna Klostro, Feodosij (mortis en 1074).

Li estis okulatestanto pri detruo de la klostro en 1096.

La Nestor-kroniko

Oni menciis en la 13-a jc., ke li estis verkinto de Kroniko de la pasintaj tempoj (ruse Повесть временных лет, ukraine Повість временних літ), plej grava historia fonto de la Kieva Rus.

Laŭ nunaj historiistoj, kvankam la kronikon kompilis li en 1112, sed la lasta kelkfoje tralaborita versio devenas ne de li. La prakroniko restis en pluraj manuskriptoj, sed la plej fura datiĝas je 1377.

La kroniko priskribas la historion de la orientaj slavoj ĝis dua jardeko de la 12-a jc., specife akcentante la fondon de la Kieva Ŝtato en la 9-a jc., kion la kroniko alligas al la varegoj (vikinga tribo).

Alia parto de la kroniko kronologie listigas la militojn, packontraktojn, inter la Kieva Rus kaj Bizanco. La kroniko mencias kristaniĝon de la orientaj slavoj en ĉ. 988, konigas la kulturan evoluon sub regado de (Saĝa) Jaroslav la 1-a (1019–54) kaj la batalojn kontraŭ la stepaj nomadaj turkaj popoloj.

La kroniko estas verkite en la praslava, parte en la prarusa lingvoj. Ĝi ankaŭ ĉerpas informojn el bizancaj kronikoj, rusaj skribitaj kaj parolataj memoraĵoj ktp.

Eksteraj ligiloj

vidu ankaŭ