Krucifikso de Padovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
“KRUCIFIKSO DE PADOVO”
de "Giotto
Kurcifikso de Giotto en Padovo.
artisto = Giotto
nacio =  Italio
dato = 1304 ĉirkaŭ
arttipo = pentraĵo
tekniko = temperaĵo sur popla tabulo
alto = 223 cm
larĝo = 164 cm
konservata = Muzeo de Eremitanoj

La Krucifikso de Padovo estas kruco pertempere aranĝita kun ora fono sur popla tabulo dimensie (223x164 cm) de Giotto, datebla je 1304 ĉirkaŭ kaj videbla en la Muzeo de la Eremitani de Padovo, devenanta el la Kapelo de Scrovegni.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kruco eble samtempas kun la friskoj de la tiu kapelo (1303-1305 ĉirkaŭ), kun kiuj montras fortajn afinecojn, kvankam kelkaj estintaj kritikistoj iam emis pensi pri posta epoko, ĝis 1317.

Ĝi origine devis esti alkroĉita centre de la kapelo, super la bariero de la ikonostazo. La atribuo al Giotto reiras al 1864, zorge de Cavalcaselle, sed estis kontratata de la samtempa kritiko [ankaŭ pro la malbonaj konservadaj kondiĉoj. Hodiaŭ tamen, ĝenerale la “Giotta” atribuo estas akceptita.

La Kruco de Padovo trovis sian nunan muzean lokiĝon post trezorge farita restaŭrado.

Priskribo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Pentrita ambaŭflanke, ĝi estas muntita sur miksitligna-metala kornico kun ĉe la bordoj rafinitaj vegetalaj motivoj. Kompleta ankaŭ en la akcesoraj tabuloj, la pentraĵo montras la krucon kun Kristo, la Golgoton kun la kranio de Adamo sube (sur kiu gutas la sango elaĉetanta la pekon de la prapatro), la plorantojn (Marian kaj Johanon) ĉeflanke, kaj la Elaĉetinton en la cimatio. Ĉeflanke de Kristo aperas ornamaj motivoj prenita el la tekstila arto.

La figuro de Kristo, renovigita en la figura lingvaĵo kompare kun la antaŭa jarcento, rezultas, kiel en la antaŭaj verkoj de la artisto, nome la (Krucifikso de Baziliko Santa Maria Novella, Krucifikso de Rimini), pli naturalista, malpli dolormontra kaj ŝirita pro sufero, sed ne malpli efika. La korpo aperas senkarna kaj plilongigita, kun pasaĵoj de koloroj morbidaj kaj mezuritaj, kaj kun virtuozaj eroj kiel la diafana Ŝnurkalsoneto. La lumo estas amtempe intensa kaj morbida kaj reliefigas la korpajn membrojn, zorge pentritajn en kiuj videblas ankaŭ la vejnoj, la tendenoj, la ostoj de la toraka skemo. La esprimo de Kristo estas suferanta sed digna, grande spiritecoplena.

La malantaŭa parto estas multe pli ruiniĝinta kaj montras la Dian Ŝafidon kun la simboloj de la evangeliistoj ĉe la ekstremoj de la krucaj branĉoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maurizia Tazartes, Giotto, Rizzoli, Milano 2004.
  • Edi Baccheschi, L'opera completa di Giotto, Rizzoli, Milano 1977.
  • C. Gnudi, Giotto, 1958.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]