Ksantio (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Ksantio en Grekio

La provinco Ksantio (greke Ξάνθης respektive Νομός Ξάνθης - Nomós Xánthis) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1 793 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 102 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Ksantio. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Orienta Makedonio kaj Trakio, en la nordoriento de Grekio.

La enloĝantaro de la provinco krom plimulto de grekoj ankaŭ inkluzivas multajn turkojn, ciganojn kaj pomakojn, kiuj parolas dialekton de la bulgara lingvo. La regiono, kiu apartenas al la areo de la antikva regno Trakio, dum multaj jarcentoj estis pribatalata inter Grekio, Bulgario kaj Turkio. Nur dum 1912 kaj 1913 ĝi definitive ekapartenis al Grekio.

vilaĝo de pomakoj en la provinco
malnova ŝtona ponto en la arbaroj de Ksantio


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]