Kulto al personeco
Kulto al personeco signifas ke oni glorigas personon tiel ke similas al religia kulto. Oni celas precipe la glorigon de politika gvidanto. En politikaj reĝimoj, kie la figuro de la ŝtatestro estas grava por subteni la reĝimon, oftas la personkulto, kiel okazis ĉe la epokoj de Stalin, Francisco Franco, Mao. Foje temas pri persona rilato al la figuro de la politikestro aŭ religiestro.