Saltu al enhavo

Kuplilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuplilofervoja kuplilo estas konstrudetalo kiu ebligas kunkupli kaj diskupli fervojajn veturilojn. Komence ĝia sola tasko estis eltenado de tiraj kaj kunpuŝaj fortoj, sed poste aldoniĝis pliaj funkcioj kiel samtempa konektado de pneŭmatikaj hosoj kaj elektraj kabeloj [1].

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La du bazaj tipoj de kuplilo estas permana kuplilo, kiu postulas manlaboron en la spaco inter la veturiloj, kaj aŭtomata kuplilo kiun eblas kunkupli kaj diskupli defore.

Tirhoko kaj bufroj / UIC[redakti | redakti fonton]

tirhoko kaj bufroj ĉe kargotrajno

Tirhoko kaj bufrojUIC-kupliloUIC-interfaco (d) estas tre malnova, primitiva kaj permana kuplilo daŭre uzata por plejmulto da trajnoj en Eŭropo, malgraŭ pli ol 100 jaroj da klopodoj anstataŭigi ĝin per aŭtomata kuplilo. Ĝi konsistas el unu tirhoko, kiun oni kunkuplas per ŝraŭbado, kaj du bufroj. Malavantaĝoj estas neceso de danĝera kaj temporaba laboro dum kuplado, kaj risko ke bufroj kunblokiĝas en kurbiĝoj [2].


Unu bufro kaj du tirhokoj[redakti | redakti fonton]

unu bufro kaj du tirhokoj

Uzata por certaj etŝpuraj linioj, pro la avantaĝo pli bone toleri kurbiĝojn kun malalta radiuso.


Willison / SA3[redakti | redakti fonton]

Kuplilo WillisonSA3rusa kuplilo (d) estas aŭtomata kuplilo elpensita de John Willison en Britlando dum jaro 1912. Klopodoj enkonduki ĝin en Britlando aŭ Eŭropo tamen malsukcesis. Sed Sovetlando interesiĝis pri ĝi, kaj kreis plibonigitan version nomita AS3 (ruse Советская автосцепка, 3-й вариант). Ĝia enkonduko daŭris de jaro 1932 ĝis 1957.


Referencoj[redakti | redakti fonton]