Kupristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kupristo dum la laboro en sia laborejo en Dinant (Belgio).
Laborejo de kupristo. La malnovaj iloj estas el la periodo ĉirkaŭ 1850.

KupristoKupraĵisto estas fakulo kiu prilaboras kuprajn aŭ aliajn malmolajn metalojn. Tiu prilaborado enhavas diversajn laborojn, kiel tondi, kurbigi, luti kaj kunfaldi. Kupristo povas fari kaldronojn kaj produkti kaj munti metalajn tegmentokovraĵojn, sed ankaŭ orname prilaboritajn kuprajn kuirilojn.

Ornamobjektoj ekestas kiam la kupristo batas (martelas) platon da kupro en ligna modelo (aŭ formo) kaj per tio aliformas ĝin al ornam- aŭ uzobjekto. En tiu maniero oni sufiĉe rapide povis produkti grandajn uzobjektojn kiel teleroj en serio, sen uzado de specialaj fornoj. Dum la industria revolucio tiu metio ekskutimiĝis pro la ekflorado de premilojn kiuj faris la laboron kiun sperta kupristo faris en kalkaj horoj, plenumis en kelkaj sekundoj.