Volbopato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurba pato

Kurba pato (aŭ uokovolbopato) estas speco de pato kun la formo de sfer-segmento, origine el Ĉinujo kaj ĉefe uzata en orienta kaj sud-orienta Azio.

Tradicie kurbaj patoj havas du tenilojn ĉe kontraŭaj flankoj, el kiu unu havas formon de bastono. Ili estas tradicie uzataj sur malgrandaj, supre malfermitaj, karbaj kuirfornoj (nuntempe plej ofte sur specialaj gasaj aŭ elektraj kuirfornoj), sur kies malfermaĵo ili staras firme kaj povas esti varmegigitaj per malmulta brulaĵo. La varmego koncentriĝas ĉefe sur la centron, tiel ke la dezirata temperaturo povas esti atingata per ŝovado de la kuirataĵo. Kurbaj patoj estas uzataj divermaniere, por fritado, stufado, bolado, brogado, ekrosta stufado kaj vaporkuirado. La plej grava kuirmetodo estas la pata kirlado, ĉe kiu oni mallonge fritas la ingrediencojn dum daŭra movado.

Oni tradicie faras kurbajn patojn el karbona ŝtalo, nuntempe ankaŭ el gisfero, ŝtallado, pura ŝtaloaluminio. La diametro varias inter 30 centimetroj kaj pli ol metro.

Por okcidentaj hejmoj, kiuj ne havas specialajn kuirfornojn por kurbaj patoj, ekzistas kurbaj patoj kun platigita fundo, parte ankaŭ kun malglua tavolo. Kutimaj okcidentaj elektraj kaj gasaj kuirfornoj tamen ne povas atingi la povon necesan por pata kirlado.