Kurt Weill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Kurt-Weill.jpg
Kurt Weill

Kurt Julian WEILL, kiu naskiĝis je la 2-a de marto, 1900 en Dessau, Germanio, kaj mortis en Novjorko, Usono je la 3-a de aprilo, 1950, komponis muzikon por muzikaloj kaj aliaj teatraj verkoj, kaj ankaŭ neteatrajn koncertajn verkojn.

Lia plej konata verko estas la Trigroŝa Opero (originale, Die Dreigroschenoper) de 1928 verkita kunlabore kun Bertolt Brecht, reprezento de la Almozula Opero (originale, The Beggar's Opera) de John GAY. Ĝi enhavas la plej faman kanton de Weill, Die Moritat von Mackie Messer. La kunlaborado inter Weill kaj Brecht estis sukcesa, sed finiĝis en 1930 pro politikaj diferencoj. Laŭ Lotte Lenya (lia edzino), Weill komentis, ke li ne povas muzikigi la manifeston de la komunista partio.