Lotte Lenya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lotte Lenya
Lotte Lenya.jpg
Persona informo
Naskonomo Karoline Wilhelmine Charlotte Blamauer
Aliaj nomoj Lotte Lenya
Naskiĝo 18-an de oktobro 1898 (1898-10-18)
en Vieno
Morto 27-an de novembro 1981 (1981-11-27) (83-jara)
en Manhatano
Mortokialo kancero
Tombo Haverstraw
Lingvoj germana lingvo
Loĝloko VienoZurikoBerlinoKleinmachnowBordo LazuraNovjorko
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o George Davis • Kurt WeillKurt Weill
Okupo
Okupo kantisto • teatra aktoro • filmaktoro • monologist • aktoro
TTT
Retejo http://kwf.org/lotte-lenya/discography2
Information icon.svg
vdr

Lotte LENYA [lote lenja] (realnome: Karoline Wilhelmine Charlotte BLAMAUER; naskiĝis la 18-an de oktobro 1898; mortis la 27-an de novembro 1981) estis aŭstra aktorino kaj kantistino.

Ŝi naskiĝis en Vieno. Laborinte dum kelkaj jarojn en Zuriko, ŝi ekde 1920 agis en Berlino. Tie ŝi konatiĝis kun la komponisto Kurt Weill, kiu en la jaro 1926 fariĝis ŝia edzo.

Famon ŝi gajnis pro siaj roloj en teatraĵoj de Bertolt Brecht kaj ŝia plej granda sukceso estis la rolo de Jenny en la Dreigroschenoper ("Trigroŝa Opero"), kies muzikon Kurt Weill komponis. Ankaŭ en la filmversio (1931) ŝi prezentis tiun ĉi rolon.

En la jaro 1933 la geedzoj forlasis Germanion: unue ili vivis en Parizo kaj ekde 1935 en Usono. Tie ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj ekde la 1960-aj jaroj ŝi ankaŭ en Germanio reaperis sur la scenejoj. Lotte Lenya mortis en Novjorko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]