Kvaa lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvaaj lingvoj)

La kvaaj lingvoj estas subgrupo de la voltakonga lingvaro ene de la niĝerkonga lingvaro.

Kune kun la Benue-Kongo-lingvoj ili konsistigas la sudan subbranĉon de la voltakonga lingvaro. La proksimume 75 unuopajn kvaajn lingvojn parolas 21 milionoj da homoj en la ŝtatoj Ebur-Bordo, Ganao, Togolando, Benino kaj sudokcidenta Niĝerio. Najbaras norde la guraj lingvoj, oriente la centraj niĝeriaj lingvoj, okcidente la mandeaj kaj kruaj lingvoj. Ĉiuj najbaraj lingvogrupoj same apartenas al la niĝerkonga lingvaro.

Signifaj kvaaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej signifaj kvaaj lingvoj estas:

  • Akanaj lingvoj (ankaŭ nomataj Fante-Tŭi): unu el la plej gravaj lingvogrupoj de Ganao kun 10 milionoj da parolantoj
  • Evea lingvo: 4 milionoj da parolantoj en sudorienta Ganao kaj Togo
  • Baŭlea lingvo: 2 milionoj da parolantoj en Ebur-Bordo
  • Fonua lingvo: 1,7 milionoj da parolantoj, precipe en Benin
  • Gaa lingvo: 1,6 milionoj da parolantoj en la distrikto Akrao
  • Anjina lingvo: 1 milionoj da parolantoj en Ebur-Bordo kaj Ganao

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La nomon „Kwa“ en 1885 enkondukis la germana priafrika esploristo Gottlob Krause. Komence la kvaaj lingvoj grupiĝis laŭ lingvotipologiaj kriterioj: ekzisto de labiovelaroj, tonlingvoj, manko de preskaŭ ĉiuj morfologiaj elementoj kiel klasaj afiksoj kaj derivaj morfemoj). Por la esploristo Diedrich Westermann (1927) la kvaa lingvaro konsistigis subgrupon de la sudana lingvaro, por Joseph Greenberg (1963) ĉefan branĉon de la niĝerkonga lingvaro. Li dividis la kvaajn lingvojn en ok grupojn kaj integrigis la centrajn togajn lingvojn ("restaj togaj lingvoj", nuntempe Na-Togo kaj Ka-Togo) en inter la kvaaj lingvoj. Bennett kaj Sterk (1977) reduktis la lingvaro-difinon de Greenberg,

  • aldonante la neunuecajn orientajn kvaajn subgrupojn kiel "okcidentaj Benue-Kongo-lingvoj" al la Benue-Kongo-lingvaro,
  • difinante la Ijoidajn lingvojn ĉefa branĉo de la niĝerkonga lingvaro, kaj
  • difinante la kruajn lingvojn memstara grupo ene de la voltakonga lingvaro.

La resta "nova" kvaa lingvaro identas kun la "okcidenta kvaa lingvaro" de Joseph Greenberg. Ĝian pozicion en la niĝerkonga lingvaro montras la sekva diagramo:

Interna Klasifiko de la kvaaj lingvoj

  • Kvaaj lingvoj (Kwa)
    • Agnebi (Agneby): Abe (Abé, 170 mil), Adjukuru (Adyukuru, 100 mil), Abidĝi (Abidji, 50 mil)
    • Attie: Atjea lingvo (Attie, 400 mil)
    • Avikam-Alaidian: Avikama lingvo (Avikam, 20 mil), Aladian (25 mil)
    • Egaa lingv(ar)o (Ega): Ega (3 mil)
    • Potu-Tano (Potou-Tano)
      • Potu (Potou): Ebrie (aŭ Tjama, 80 mil), Gua (aŭ Mbato, 25 mil)
      • Tano (Volta-Komoe)
        • Krobu: Krobu (10 mil)
        • Abure-Beti: Abure (55 mil), Beti (3 mil)
        • Akanaj-Biaaj lingvoj (Akan-Bia)
          • Akanaj lingvoj: Akan (Fante kaj Tŭi resp. Twi) (8 milionoj, kun ne-denaskaj parolantoj 10 milionoj), Abrona lingvo (Abron, 750 mil), Ŭasa (Wasa, 180 mil), Basa
          • Biaaj lingvoj (Bia): Baŭlea (Baule, 2 milionoj), Anjin (Anyin, 1 milionoj), Sehŭi (Sehwi, 200 mil), Anufo (100 mil); Nzema (350 mil), Ahanta (100 mil); Ĝŭira-Pepesa (Jwira-Pepesa)
        • Guangaj lingvoj (Guang)
          • Norda grupo: Gonja (Gonya, 250 mil), Kraĉe (Krache, 60 mil), Ĉumburung (Chumburung, 40 mil), Nkonjaa (Nkonjaa, 20 mil), Dŭang (Dwang, 10 mil), Foodo (15 mil), Gikljode (Giklyode, 10 mil), Kplang (10 mil), Naŭuri (Nawuri, 15 mil), Ginjanga (resp. Ginyanga, aŭ Anjanga, Anyanga, 10 mil), Nĉumbulu (Nchumbulu), Dompo
          • Suda grupo: Aŭutu (Awutu aŭ Awutu-Efutu, 100 mil), Gua (lingvoj Larteh, Ĉerepon (Cherepon), Anum kaj Boso, 150 mil)
    • Ga-Dangme: Gaa lingvo (1,4 milionoj), Dangme
    • Na-Togo:
      • Lelemi: Lelemi (aŭ Lelemi-Lefana, 40 mil), Siŭu (Siwu, 20 mil); Sekpele (15 mil), Sele (aŭ Selee, Santrokofi, 10 mil)
      • Logba: Logba (5 mil)
      • Ani-Adele (Anii-Adele): Ani (Anii, 10 mil), Adele (20 mil)
    • Ka-Togo:
      • Avatime-Njangbo (Avatime-Nyangbo): Avatime (15 mil), Njangbo (Nyangbo, 5 mil), Tafi
      • Kposo-Boŭiri (Kposo-Bowiri): Akposo (aŭ Kposo, 100 mil), Tuŭuli (resp. Tuwuli, aŭ Boŭiri, Bowiri, 10 mil), Igo (aŭ Ahlo);
      • Kebu-Animere: Akebu (aŭ Kebu, 40 mil), Animere
    • Gbea lingvaro (Gbe):
      • Evea (Ewe): Evea (Ewe, 3-4 milionoj)
      • Gen: Gen (aŭ Mina) (300 mil, kun ne-denaskaj parolantoj 1 milionoj)
      • Aĝa (Aja): Aĝa (Aja) (500 mil), Gun (500 mil), Ajizo (Ayizo, 230 mil), Tofin (65 mil), Ŭeme (Weme, 60 mil), Ĥŭala (Xwala, 30 mil), Toli, Seto
      • Fonua: Fonua (Fon, 1,7 milionoj), Maĥi (Maxi, Makhi, Mahi, 100 mil)
      • Waci: Waci (500 mil)
      • Kromaj: Ĥŭeda (Xweda, 55 mil), Ko (20 mil), Aguna, Kpesi (Kpessi), Saĥŭe (Saxwe, Sakhwe), Ŭudu (Wudu), Ci
    • Esuma: Esuma (formortinta)
    • Cenka: Cenka

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]