Kvarlateropiramidigita kubo
Trilateropiramidigita sesedro | |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Kataluna solido |
Edra figuro | V4.6.6 |
Verticoj | 14 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 24 |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Okedra simetrio Oh |
Duedra angulo | 143°7'48" |
Duala | Senpintigita okedro |
Bildo de duala | |
En geometrio, la kvarlateropiramidigita kubo estas pluredro, kataluna solido. Ĝia duala estas la senpintigita okedro. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
Ĝi povas esti konsiderata kiel kubo kun kvadrataj piramidoj aldonitaj al ĉiu edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.
La kvarlateropiramidigita kubo estas la projekcia koverto de la 24-ĉelo sub vertico-centrita perspektiva projekcio.
Referencoj
- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
Eksteraj ligiloj
greke Eric W. Weisstein, Kvarlateropiramidigita kubo en MathWorld. greke La Uniformaj Pluredroj greke Virtualaj realaj pluredroj - la enciklopedio de pluredroj greke Paperaj modeloj de pluredroj multaj ligoj