L'Hospitalet de Llobregat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono

La urbo L'Hospitalet de Llobregat (pron.~ Luspitalet de JubreGAT, signifo: Malsanulejeto de la rivero Llobregat), estas urbo lokita en la mara ebenaĵo kaj apartenas al la kataluna regioneto «Barcelonès» (pron.~ Barsalunes'), inter la komunumoj Barcelono (Barcelona), Esplugues, Cornellà kaj El Prat, kaj je la maldekstra flanko de la Llobregat rivero.

Ĝenerala informo:

  • Areo:12,5 km²
  • Aŭtonoma regiono: Katalunio
  • Lando: Hispanio
  • Kontinento: Eŭropo
  • Norda latitudo: 41º 22' 05
  • Orienta longitudo: 2º 08' 12

Vetero:

  • Vetero: mediteranea
  • Jara Mezkvanta Temperaturo: 15,3 °C
  • Jara Pluvemeco: 506,7 mm
  • Jara Mezkavanta de Pluvo-tagoj: 94 tagoj

L'Hospitalet de Llobregat havas ĉ. 260.000 loĝantojn. Ĝi estas la dua plej loĝata urbo de Katalunio, kaj la deksesa de Hispanio; ĝi estas la urbo plej loĝata de Hispanio kiu ne estas ĉefurbo de provinco. Ĝi multe kreskis dum la jardekoj 60 kaj 70 de la pasinta jarcento, pro la enmigrado de eksterkataluniaj laboristoj por la industrio ĉirkaŭ Barcelono. Ĝi fariĝis parto de la aglomeraĵo de Barcelono, de kiu ĝin disigas nur unu strato.

Oficiala retejo

Urbestraro de L'Hospitalet

Eksteraj ligiloj