László Benedek (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BENEDEK László estis hungara kuracisto pri cerbmalsano kaj neŭrologo, naskiĝinta en Belényes la 5-an de septembro 1887 kaj mortinta en Kitzbühel la 6-an de septembro 1945. Lia edzino estis Irén Zilahy.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Benedek havigis sian diplomon de la Universitato Koloĵvaro en 1917. Ekde 1921 ĝis 1937 li instruis en Debreceno, poste ĝis 1945 en Budapeŝto. Li estis prezidanto de la Magyar Pszichológiai Társaság (Hungara Psikologia Asocio). En 1935-36 li estis rektoro de la Universitato de Debrecen. Li publikis 185 studojn en hungaraj, germanaj kaj francaj revuoj, inter ili 3 monografiojn. Li memmortigis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon