LGT-Bank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo
emblemo
la ĉefsidejo

LGT estas la plej granda familie posedata kompanio pri privata bankado kaj administrado de valoraĵoj en la mondo. LGT, originale angle konata kiel "Liechtenstein Global Trust", estas posedata de la Fondaĵo de la princa familio de Liĥtenŝtejno kaj gvidata de ĝiaj familianoj princo Max von und zu Liechtenstein (ĉefoficisto) kaj princo Philipp von und zu Liechtenstein (prezidanto).

LGT havas sian ĉefsidejon en Vaduzo, Liĥtenŝtejno, kun ŝlosila ĉeesto en Zuriko, Svislando. La kompanio subtenas 3 405 dungitojn en pli ol 20 oficejoj ĉirkaŭ la mondo, en Azio, Aŭstralio, Eŭropo, Mezoriento kaj Nordameriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]