Laŭdego de la Sankta Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la ortodoksaj, romkatolikaj kaj anglikanaj kristanaj eklezioj, tiu festo okazas la 14-an de septembro (laŭ ilia eklezia kalendaro).

Ĝi rememoras la krucon, sur kiu Jesuo Kristo mortis en la jaro 33-a, la instrumento, laŭ la fido de kristanoj, de la savo de la homaro--sed samtempe la simbolo de la homa krueleco, kiun Dio venkis en lia Filo.

La daton de tiu festo kaŭzis la patrino de la imperiestro Konstantino, Sankta Helena, kiu, laŭ la legendo, trovis la veran krucon kiam ŝi faris pilgrimo al Jerusalemo. Kvankam, ĉar ŝi iris al Jerusalem nur en la kvara jarcento post Kristo, oni devas kredi, ke se ŝi trovis la veran krucon (kiun neniu konservus kiam Jesuo mortis), ĝi estus vere miraklo--sed miraklo por kiu oni ne trovis grandan kialon. Tamen, hodiaŭaj kristanoj observas tiun feston por memori la krucon de Jesuo kaj tutan ĝian signifon por la homaro, kaj ne la (mitan aŭ ne) trovaĵon de Sankta Helena en Jerusalemo.