La Chaîne parlementaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Chaîne Parlementaire)
La Chaîne parlementaire
emblemo
dissendokanalo pri parlamento
Komenco 30-a de decembro 1999 vd
Lando(j) Francio vd
Posedata de Nacia AsembleoSenato de Francio vd
vdr

La Chaîne Parlementaire - "la parlamenta kanalo" - estas franca televida kanalo kaj novaĵelsendanto. Ĝi estas kreita kaj finance subtenita de la franca registaro kaj apartenas al la Franca Parlamento. La kanalo kreigis la 2-an de oktobro 1993 je la nomo Canal Assemblée nationale kaj havas sian nunan nomon ekde la 30-a de decembro 1999. Ĝi estas funkciigita fare de du apartaj kaj sendependaj programfirmaoj, ĉiu dissendante sian propran parlamentan kanalon: LCP - Assemblée nationale (do "LCP - Nacia Asembleo") kaj Public Sénat (do "Publika Senato"), kiuj dividas la elsendotempon.

En 2006 la kanalo estis unu el ok televida institucioj, kiuj kune kreis la francan 24-horan tutmondan satelitan novaĵelsendanton France 24. Ĝis la nuntempo la kanalo La Chaîne Parlementaire kun la aliaj sep fondaj institucioj kontribuas programojn al la tutmonda satelita novaĵelsendejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]