La Maro de Glacio
Aspekto
La Maro de Glacio | |
Caspar David Friedrich, Das Eismeer, 1823–1824 | |
Oleo sur tolo | |
96,7 cm × 126,9 cm cm | |
Kunsthalle Hamburg (Hamburgo) | |
La Maro de Glacio (germane Das Eismeer), ankaŭ nomita La Ŝipruino de Espero (Die gescheiterte Hoffnung) estas oleo-pentraĵo plenumita de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich en 1823 aŭ 1824.
Tiu pejzaĝo bildigas ŝipruinon meze de rompita glacio-fragmento. La glacio kvazaŭe fariĝis monolita tombo aŭ dolmeno, kies pintoj spruĉas al la ĉielo. Videblas skribaĵo sur la ŝipruino, en la dekstra parto de la verko. Ĝi konfirmas, ke la bildigita ŝipo estas la HMS Griper, unu el la du ŝipoj kiuj partoprenis al la ekspedicioj de William Edward Parry al la norda poluso en 1819 kaj 1824.