Saltu al enhavo

La Picada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Picada
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Picada estas kostarika filmo de la filmreĝisoro Felipe Zúñiga Sánchez, debutinta en 2022. Ĝi temas pri virino vivanta preskaŭ sole en la evakuita vilaĝo La Picada apud la erupcianta Vulkano Turrialba, asertanta ke ŝi devas prizorgi la bestojn de la bieno kaj la kafejon, kiun ŝi posedas.

La rakonto de la filmo estas plejparte vera kaj okazis dum la erupcioj de Vulkano Turrialba, kiuj komencis en 2010 kaj ankoraŭ daŭras en 2024. La protagonisto, Rosmeri, kaj ankaŭ plejparte la aliaj roluloj, aktoras sin mem. Demandite, ĉu ĝi estas krucigo de dokumenta kaj fikcia kino, Zúñiga nomis ĝin "nefikciaĵo . . . ĝi estas kvazaŭ la rakontoj, kiuj deiras de realaĵo, aŭ pli bone dirite de tiel ekstrema referenceco."[1] Zúñiga ekkonis Rosmeri en 2015, kiam li iris en la evakuitajn vilaĝojn ĉirkaŭ la vulkano kaj neatendite renkontis virinon provantan vendi manĝaĵojn meze de la soleco. Ŝia historio tre imponis al li, kaj li iom post iom gajnis ŝian amikecon kaj ŝian konsenton partopreni en filmo pri ŝia vivo.[2] La filmado komenciĝis en 2017.[3] Ĝi estis farita sur la flankoj de la ankoraŭ erupcianta vulkano, kiu kemie rustigis la aparatojn kaj plurfoje timigis la filmoskipon (krom Rosmeri).[4]

Kerna temo estas la sinidentigo kun la hejmo kaj la rifuzo forlasi ĝin.[5] En alia okazo, Zúñiga diris, ke "la filmo esploras la eternan rilaton homo-naturo. Estas multaj historioj kaj filmoj pri tio, kiel viroj, plejparte, kontraŭfrontas la naturon. Ĉi tiu filmo esploras tiun saman rakonton aŭ specon de historio, sed . . . ne kun defia etoso, sed ama kaj konfida".[6] Rosmeri konsideras la vulkanon sia amiko.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Acosta Cassanova, Luis. 2022. "La vida es más importante que el cine: Felipe Zúñiga y la cacería de la cotidianidad." DeleFOCO. [1]
  2. Espinosa, Danieska. 2022. "La Picada, el valor del hogar a través de la relación de un volcán y una mujer." Crónica. [2]
  3. Fernández, Laureen. 2022. "Película tica 'La Picada' se encamina a festivales internacionales." Sabana. [3]
  4. Ges, Lucía. "La Picada, documental y ópera prima de Felipe Zúñiga Sánchez, estreno mundial en FICG." Vagabunda MX. [4]
  5. Espinosa, Danieska. 2022. "La Picada, el valor del hogar a través de la relación de un volcán y una mujer." Crónica. [5]
  6. Fernández, Laureen. 2022. "Película tica 'La Picada' se encamina a festivales internacionales." Sabana. [6]
  7. "In Conversation with Felipe Zúñiga: El director de La Picada cuenta detalles de su estreno en FICG 2022." 2022. Cinemachile. [7]