La Silenta Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instruisto kaj lernantoj en malgranda klasĉambro
Hispana leciono en Guadalajara, Meksiko, uzanta la Silentan Vojon.

La Silenta Vojo estas instrumetodo kreita de Caleb Gattegno kies ĉefa instrutekniko estas la silento. La meotodo ne estas konsiderata inter la gravaj metodoj de lingvoinstruado. Ĝi estis unuafoje prezentita en la libro de Gattegno Teaching Foreign Languages in Schools: The Silent Way in 1963 de 1963[1]. Gattegno dubis pri la tiamaj ĉefaj instruadmetodoj, kaj fasonis sian metodon kiel apartan realigadon de sia ĝenerala teorio pri instruado.

La metodo emfazas aŭtonomecon de la lernanto; la rolo de la instruisto estas kontroli la studentajn klopodojn, kaj la lernantoj estas kuraĝigitaj havi aktivan rolon en lernado de la lingvo. Prononcado estas vidita kiel fundamento; oni komencas sian studon per prononcado, kaj oni elspezas multe da tempo por praktiki ĝin en ĉiuj lecionoj. La Silenta Vojo uzas strukturigitajn silabojn, kaj tiujn strukturojn oni studas kaj reuzas konstante. La elekto de la vortprovizo estas grava, funkciaj kaj plurfunkciaj vortoj plej taŭgas. Tradukado kaj ofta ripetado estas evitata kaj la lingvo estas kutime praktikata en sencohavaj kuntekstoj. La instruisto taksas la lernantojn per ekstera observado, kaj la instruisto neniam starigis formalan teston.

La instruisto uzas la Silentan Vojon pro diversaj kialoj. Ĝi enfokusigas la atenton de la studanto, ĝi instigas ilin respondi, kaj kuraĝigi ilin korekti siajn proprajn erarojn. Kvankam la instruisto estas ofte silenta, li estas ankaŭ aktiva: li uzas diversajn teknikojn kiel montri vorton per lipmovoj aŭ uzi mangestojn por helpi la studantojn pri ilia prononco. La instruisto ankaŭ kuraĝigas studentojn helpi unu la aliajn.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Caleb Gattegno
Caleb Gattegno, la kreanto de la Silenta Vojo

Gattegno ne estis fama instruisto pri lingvoj kiam li eldonis sian libron Teaching Foreign Languages in Schools en 1963. Li estis unue verkisto de matematikaj kaj legmetodoj. Lia sperto pri Cuisenaire-stangetoj kaj kolorigitaj tabuloj helpis lin por konkretigi la metodon Silenta Vojo.

Caleb Gattegno kreis sian metodon kiel apartan eblon de pli ĝeneralaj konceptoj pri edukado. Siajn konceptojn li uzis por instrui matematikon kaj lernadon de la gepatra lingvo. Tiuj konceptoj estas :

  1. Instruisto anstataŭ instrui devas atenti pri tio kiel la lernantoj lernas.
  2. Imitado kaj ripetado ne estas la ĉefa maniero por lerni.
  3. Lernado temas pri provo kaj eraro, memsperto kaj lernendaj konkludoj.
  4. Instruisto ne devas enmiksiĝi en la lernprocezon.

La Silenta Vojo situas en la tradicio de lernado per malkovro, kiu emfazas instruadon kiel kreeman problemsolvadon.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala celo de la Silenta Vojo estas komence helpi la studentojn atingi bazan fluecon en la lernata lingvo, kaj fine helpi al la lernanto fariĝi kvazaŭ denaska lingvoparolanto kun bona prononco. Grava parto de tiu celo estas lasi la studanton esprimi sin per la lernata lingvo, tiel ke la studanto povu esprimi siajn pensojn, sentojn kaj necesojn en la cellingvo. Por helpi atingi tiun celon, la studantoj estas kuraĝigitaj aktive esplori la lingvon, kaj disvolvi siajn proprajn internajn kriteriojn.

La rolo de la instruisto estas kiel teknikisto aŭ inĝeniero. Liaj taskoj estas enfokusigi la studantajn atentojn kaj disdoni ekzercojn por helpi ilin evoluigi siajn lingvajn kapablojn, tamen, por certigi ilian dependecon, la instruisto devas helpi la studantojn nur kiam tio estas nepre necesa. Kiel Gatteno diras "la instruisto laboras kun la studanto, la studanto laboras pri la lingvo". Ekzemple, la instruisto ofte donas tempon al la studantoj por ke ili mem korektu siajn proprajn erarojn anstataŭ rekte doni al ili la ĝstan respondon. La instruisto ankaŭ evitas laŭdojn aŭ kritikojn, ĉar tio povus malinstigi la studantojn mem evoluigi sian aŭtonomecon.

Lerno-proceso[redakti | redakti fonton]

En la silenta vojo oni konsideras la studantojn kiel iun, kiu kunportas grandan sperton kaj konon al la klasĉambro, nome sian gepatran lingvon. La instruisto fidas pri tiu kono kiam li enkondukas novajn lernerojn, ĉiam gvidante la lecionon de la konataĵoj al la nekonataĵoj. La studantoj komencas sian lingvo-studon per la sonsistemo. La sonoj estas ligitaj al diversaj koloroj per specifa grafikaĵo laŭ la cellingvo. La instruisto unue enkondukas la sonojn kiuj jam ekzistas en la gepatra lingvo de la lernantoj kaj iom post iom alvenas al novaj sonoj. Tiujn son-kolorajn ligojn uzas la instruisto por helpi la studantojn lerni ortografion, legadon kaj prononcadon.

La Silenta Vojo uzas strukturigitan programon. La instruisto ĝenerale enkondukas novan strukturon iam, kaj la malnovaj estas tamen ofte ripetitaj kaj plustuditaj. Tiujn strukturojn elektis la instruisto pro ilia struktura valoro kaj ne pro ilia komunika valoro. La instruisto starigas lernsituaciojn por ke la studantoj koncentru sian atenton pri la nova strukturo. Ekzemple, la instruisto povas peti de la studantoj ke ili priskribu mapon de domo por enkonduki la koncepton de interne kaj ekstere. Poste la studantoj lernas la gramatikajn regulojn per indukta proceso.

Gattegno taksas la elekton de la vortprovizo kiel la plej gravan kaj konsilas al la instruistoj koncentriĝi je la plej funkciasj kaj plursencaj vortoj.

Tradukadon kaj parkeran ripetadon evitas la instruisto, li emfazas la transdonon de la senco laŭ la percepto de la studantoj, per praktikado de la lingvo kadre de sencohavaj kuntekstoj. Ekzemple en la konkreta kazo de la doma mapo, la mapo tute ne bezonas tradukon kaj la instruisto povas transdoni sencriĉajn informojn nur montrante diversajn partojn de la mapo.

La kvar kompetentojn (aŭskultado, parolado, legado kaj skribado) studas la lernantoj ekde la komenco, tamen, lernantoj povas legi ion nur post kiam ili scipovas diri ĝin.

La taksado en la Silenta Vojo okazas kadre de observado. La instruisto neniam povas doni formalan teston, sed li konstante taksas la lernantojn observante iliajn agadojn. Tio ebligas lin respondi al ĉiuj problemoj kiujn renkontas la lernantoj. La instruisto ankaŭ povas ricevi sugestojn tra la eraroj de la studantoj; eraroj estas viditaj kiel naturaj kaj necesaj elementoj por lerni, kaj povas esti utilaj gvidiloj por strukturigi la bezonon de praktiko. Fine la instruisto povas ricevi sugestojn petante la studantojn fine de la leciono. La instruisto scias ke ne ĉiuj studantoj lernas laŭ la sama rapideco kaj li atentas ke la plej malrapidaj studantoj ne estu ĝenataj pro la rapideco de la aliaj. La instruistoj serĉu progreson, ne perfektecon.

Instruiloj[redakti | redakti fonton]

Cuisenaire rods
Cuisenaire-stangetaro
Tabulo enhavas diversajn kolumojn kun kolorigitaj vortoj
Tiu tabulo helpas por instrui literumado.

La instrustisto de tiu metodo uzas specialajn instruilojn. Unu el tiu instruilo nomiĝas Cuisenaire-stangetoj. Tiuj stangetoj havas dek diversajn grandecojn kaj dek diversajn kolorojn, sed la saman dikecon. La belga pedagogo Georges Cuisenaire inventis ilin en 1945. Oni povas uzi tiujn stangetojn por diversaj celoj. Je la komenco de la lernado oni povas instrui kolorojn kaj nombrojn per ili. Poste eblas instrui pli kompleksajn gramatikaĵojn per ili, ekzemple, la stangetoj povas reprezenti afiksojn aŭ radikojn, kaj oni povas kuŝigi ilin unu post la aliajn por krei vortojn.

La metodo uzas tiujn stangetojn ankaŭ por instrui prononcadon (tabelo montras la rilaton inter koloro kaj sono), por helpi krei frazojn (alia tabulo montras plurajn kolorigitajn vortojn ; vidu foton suben), aŭ por helpi literumi (alia tabulo montras rilaton inter koloro kaj literoj).

La instruisto uzas longan stangon por montri sur la tabuloj unu post la alia la literojn/silabojn/vortojn. Li ankaŭ povas alklaki pli forte sur iu silabo por montri la akcenton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gattegno 1963, disponebla kiel Gattegno 1972.