La drako en la remizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la libro de 1995 The Demon-Haunted World: Science as a Candle in the Dark (Ballantyne Books) [Mondo de demonoj – Scienco kiel kandelo en la mallumo], la fizikisto kaj verkisto Carl Sagan verkis kun sia edzino Ann Druyan en la 10a ĉapitro alegorion de la drako kaŝiĝinta en la remizo. Tiel oni kritikas la pseŭdosciencojn.

La rakonto ŝajnas simpla, sed ĝi ebligas la instruiston atentigi rapide pri:

Jen la alegorio esperantigita:

Citaĵo
 « Fajroŝpruca drako loĝas en mia remizo.» Supozu, ke mi serioze tion asertus. Sendube, vi volus certigi la aferon, vidi la beston propraokule. Sennombrajn rakontojn pri drakoj oni jam aŭdis laŭlonge de la jarcentoj, sen vidi pruvojn. Kia oportuno!

«Montru ĝin al mi», vi petas. Ni kune iras al mia remizo, kaj vi ĵetas rigardon enen: ŝtupetaro, malplenaj farbujoj, malnova triciklo – sed neniu drako.

«Kie estas la drako?» vi demandas.

«Nu, tie ene», mi respondas, farante maldifineblan mansignon. «Mi forgesis precizigi, ke temas pri nevidebla drako.» Vi proponas disĵeti farunon sur la plankon de la remizo por vidigi la piedspurojn de la drako. «Ja bona ideo», mi diras, «sed tiu ĉi drako ŝvebas». Tiuokaze, vi uzos infraruĝan detektilon por vidi la nevideblan fajron.

«Ja bona ideo, sed la nevidebla fajro ne eligas varmon.»

«Kial ne farbo-ŝprucilo por vidigi la monstron?»

«Ja bona ideo, sed temas pri nemateria drako, neŝmirebla per farbo.»

Kaj tiel plu… Por ĉiu vidigilo, kiun vi proponas, mi trovas maloportunaĵon. Nu, se paroli sincere, ĉu nevidebla, nemateria ŝvebanta drako, kiu ŝprucas senvarman fajron ne egalvaloras al tute neekzistanta drako? Se mia aserto neniel estas certigebla, kaj se nenia eksperimento povas malpruvi ĝin, kiel utilas diri, ke ja ekzistas mia drako? Via senpoveco malpruvi mian hipotezon ne implicas, ke ĝi veras. Asertoj necertigeblaj, ŝirmitaj kontraŭ ĉia refutado, valoras ja nenion, kia ajn estas ties povo revigi aŭ mirigi. Ili formas nur postulon kredi sen ia ajn pruvo – alidirite: blinde. Ĉio, kion vi vere eksciis el mia obstineco aserti, ke drako troviĝas en mia remizo, estas ke muŝo zumas en mia cerbo. Eble vi demandos al vi, kio sukcesis tiel konvinki min, se nenia eksperimento fareblas? La ebleco de sonĝo aŭ halucino sendube venos en vian kapon. Sed tiuokaze, kial mi konsideras ĝin tiel reala? Eble mi bezonas helpon? Minimume, eble mi grande subtaksis la homan erarivecon.

Imagu, ke malgraŭ la malsukceso de ĉiuj eksperimentoj, vi deziras resti skrupule senantaŭjuĝa. Do, vi ne rekte malakceptas la eblecon, ke fajroŝpruca drako troviĝas en mia remizo. Vi simple detenas vin finkonkludi. Provizore, la faktoj ŝajnas esti forte kontraŭaj, sed se iam konfirmaĵoj aperos, vi estos preta ekzameni ilin por decidi, ĉu ili povas konvinki vin. Kompreneble, ne estas tre juste miaflanke ofendiĝi pro via malkredemo, aŭ kritiki vin pri via mallerteco aŭ manko de imagpovo, nur pro tio, ke vi verdiktis mian rakonton «nepruvita».

Nun, imagu ni, ke ĉio iris alie. La drako ja nevideblas, bone, sed vi konstatas, ke spuroj formiĝas en la farunon antaŭ vi. La indiknadlo de via infraruĝa detektilo ekfreneziĝas. La ŝprucita farbo rivelas zigzagan kreston, kiu balanciĝas kiel korko sur l’akvo. Vi estis ege dubema pri la ekzisto de drakoj (des pli nevideblaj), sed evidentas, ke io nekutima okazas, kaj unuavide, ĝi ne estas neakordigebla kun nevidebla drako.

Alia scenaro, nun: supozu ni, ke mi ne estas la nurnura. Pluraj el viaj konatuloj, kiuj ne konas unu la aliajn, asertas ĉiuj, ke drakoj loĝas en siaj remizoj, sed ĉiukaze senpruve. Ĉiu el ni agnoskas esti iom honta pri konvinko tiel stranga, tiom neverŝajna, ne firmigita de iu ajn konkreta indikaĵo. Neniu el ni estas freneza. Ni pripensas kion signifus, ke drakoj vere estas delonge kaŝiĝintaj en remizoj tramonde, kaj ke ni nur lastatempe ekkomprenis ĝin. Mi preferus, ke estus malvere, mi certigas vin. Sed eble ĉiuj tiuj ĉinaj kaj eŭropaj mitoj pri drakoj ne estas mitoj, fakte. Bonŝance, kelkaj drako-spuroj aperis en farunon lastatempe, sed neniam dum skeptikulo ĉeestis. Post zorga ekzameno, ŝajnas klare, ke la spuroj povus esti falsaj. Alia drakemulo montras siajn fingrojn, brulvunditajn de maloftega fizika manifestado de fajra draka spiro. Nu, kompreneble, oni povas ricevi brulvundon per multaj aliaj manieroj.

«Pruvoj» tiaj (kiel ajn gravaj konsideras ilin la drako-partianoj) ne estas vere nerezisteblaj. Denove, el racia vidpunkto, la nura solvo estas forĵeti provizore la hipotezon pri nevideblaj drakoj, resti preta ricevi ontajn materiajn pruvojn, kaj demandi sin kial tiom da homoj, tamen raciaj kaj sobraj, kunhavas saman iluzion. 
— Carl Sagan kaj Ann Druyan, The Demon-Haunted World: Science as a Candle in the Dark (Ballantyne Books) [Mondo de demonoj – Scienco kiel kandelo en la mallumo]

Konceptoj similaj al la Drako en la remizo estas la Tekruĉo de Russell, la Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj la Fluganta Spagetmonstro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]