La hundo de ĝardenisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hundo de ĝardenisto estas malbon-signifa idiotismo, kiu priskribas homon kiu ne permesas aŭ malfaciligas por aliaj atingon de iaj dezirataj bonaĵoj (aĵoj, faka pozicio, vivpartnero ktp.) malgraŭ aŭ pro tiu, ke li mem ne povas uzi ilin. La tuta idiotismo estas "La hundo de ĝardenisto, mem ne manĝas kaj ne permesas al aliaj".

Fonto de idiotismo[redakti | redakti fonton]

Fama fabelo en antikveco, de Ezopo, temas pri hundo, kiu ne permesis manĝi fojnon al bovoj, malgraŭ ke ĝi mem ne povas manĝi fojnon. Poste rilatis al tiu fabelo tre fama teatraĵo "La hundo de ĝardenisto" (hispane: El perro del hortelano) de la hispana dramaturgo Lope de Vega, laŭ kiu estas samnoma hispana filmo de 1996.