La malbela anasido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de La malbela anasido fare de Vilhelm Pedersen, nome la unua ilustristo de Andersen.

"La malbela anasido" (en dana: Den grimme ælling) estas literatura fabelo de la dana poeto kaj aŭtoro Hans Christian Andersen (1805 – 1875). La historio rakontas pri birdeto, naskiĝinta en birdokorto, kiu suferas ĉikanadon el siaj apuduloj. Feliĉe (kaj surprize por aliaj), ĝi maturiĝas al gracia cigno, la plej bela birdo el ĉiuj. La historio estas tutmonde fama kaj aprezata kiel rakonto pri persona transformo al plej bona.[1] “La malbela anasido” estis unuafoje publikata la 11an de novembro 1843 kun tri aliaj rakontoj de Andersen en Kopenhago, Danio, kaj ricevis sukcesan kritikon apogon. La rakonto estis adaptita al divesaj artoformoj kiaj opero, muzikalo, kaj animacia filmo. La rakonto estas tute inventaĵo de Andersen kaj neniom ŝuldas al popola ferakonto aŭ folkloro.

Paro de cignidoj

Intrigo

Komence de la rakonto, okazas eloviĝo ĉe patrino de anasoj. Unu el la birdetoj estis notita de la apuduloj de la anasoj kiel malbela besteto kaj suferas multe parolan kaj fizikan ĉikanadon fare el aliaj birdoj kaj animaloj de la farmo. Li vagadas triste el la korto kaj vivas kun naturaj anasoj kaj anseroj ĝis kiam ĉasistoj amasbuĉas la aron. Li tiam trovas hejmon ĉe maljunulino sed ankaŭ ŝiaj kato kaj kokino ĉikanas lin kaj denove li foriras sola. Li vidas aron de migrantaj naturaj cignoj; li ŝatas ilin sed li ne povas aliĝi al iliĉar li estas tro juna kaj ne povas flugi. Venas vintro. Farmisto trafas kaj portas la frostintan birdeton hejmen, sed la birdido timas pro la bruemaj filoj de la farmisto kaj abandonas la hejmon. Li pasas penan vintron sola ĉefe kaŝe en kavo ĉe lago kiu parte frostiĝis. Kiam venas printempo aro de cignoj descendas sur la nune fandiĝinta lago. La malbela anasido, nune plenkreska kaj matura ne povas fronti plue vivon de soleco kaj peno kaj decidas aliĝi al la aro de cignoj en la ideo ke pli bonas esti mortigita de tiaj belaj birdoj ol vivi vivon de malbeleco kaj povro. Li surprizas kiam la cigno bonvenas kaj akceptas lin, nur por rimarki per rigardo al sia reflekto en la akvo ke li kreskis kaj iĝis unu el tiuj. La aro ekflugas kaj ankaŭ la malbela anasido etandas siajn grandajn flugilojn kaj ekflugas kun la resto de sia nova familio.

Kompono kaj publikado

Andersen ideis la historion en 1842 dum ĝuado de naturbeleco ĉe Bregentved, kaj dediĉis tutan jaron al tiu tasko. Li dekomnce konsideris "La junaj cignoj" kiel la rakonta titolo sed, ne dezirante fuŝi la elementon de surprizo en la transformo de la protagonisto, anstataŭis ĝin al "La malbela anasido". Li poste konfesis, ke tiu storio estas "respegulo de mai propra vivo", kaj, kiam la kritikisto Georg Brandes demandis Andersen ĉu li verkos sian membiografion, la poeto asertis, ke ĝi estas jam verkita — "La malbela anasido".[2]

“La malbela anasido” estis unuafoje publikita en Kopenhago, Danio la 11an de novembro 1843 en Nye Eventyr. Første Bind. Første Samling. 1844.

Komentoj kaj kritikoj

Adaptoj

Notoj

  1. Tatar, Maria. (2008) The Annotated Hans Christian Andersen. W.. Norton & Company, p. 99–118.
  2. Bredsdorff, Elias. (1975) Hans Christian Andersen: The Story of his Life and Work 1805-75. Phaidon. ISBN 0-7148-1636-1.

Eksteraj ligiloj