La mallarĝa ruĝa linio (filmo)
La mallarĝa ruĝa linio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Thin Red Line |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 1998 |
Daŭro | 170 minutoj |
Kameraado | John Toll |
Reĝisoro(j) | Terrence Malick |
Produktisto(j) | Grant Hill • Robert Michael Geisler • John Roberdeau |
Scenaro | Terrence Malick |
Filmita en | Aŭstralio |
Loko de rakonto | Guadalcanal |
Muziko de | Hans Zimmer |
Produktinta firmao | 20th Century Studios |
Honorigoj | Ora Urso • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
The Thin Red Line - angle, en Esperanto "La mallarĝa ruĝa linio" - estas usona kineja filmo el la jaro 1998. Ĝin realigis la reĝisoro Terrence Malick. Temas - tre resume - pri la brutaleco de batalo inter la usona kaj japana armeoj sur la pacifika insulo Guadalcanal , parto de la Salomonoj, en 1942 kadre de la Dua Mondmilito, kontraste al la ĝenerale idilia naturo de la insulo.
La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 1999 gajnis la kino-premion Ora Urso.
Eksteraj ligiloj
greke La mallarĝa ruĝa linio en Interreta filma datumbazo (angle)