La milito por fini militon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La frazo estas plej ofte asociigita kun la presidento Woodrow Wilson

"La milito por fini militon" (kelkfoje "La milito por fini ĉiujn militojn") estis origine idealisma alinomo de la Unua mondmilito. Oni nun uzas ĝin ĉefe mallaŭde.

Dum Aŭgusto 1914, ĵus post la ekmilito, Brita aŭtoro kaj komentisto H.G. Wells eldonis en la ĵurnaloj de Londono kelkajn artikolojn, kiuj sekve aperis kiel libro titolita The War That Will End War (La milito por fini militon). Wells kulpigis la Centrajn Potencojn je la alveno de la milito, kaj argumentis, ke nur venko kontraŭ la militismo de Germanujo povus fini la militon. Wells uzis la formon pli mallonga, "la milito por fini militon", en In the Fourth Year (Dum la kvara jaro) (1918), kie li rimarkis, ke la frazero "cirkulis" dum la dua duono de 1949. Fakte, ĝi iĝis unu el la plej oftaj frazoj de la milito.[mankas fonto]