Urbodomo de Jáchymov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La urbodomo de Jáchymov)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Urbodomo de Jáchymov
Rathaus [+]
Koordinatoj50° 22′ 17″ N, 12° 54′ 49″ O (mapo)50.371512.9135Koordinatoj: 50° 22′ 17″ N, 12° 54′ 49″ O (mapo)

Urbodomo de Jáchymov (Ĉeĥio)
Urbodomo de Jáchymov (Ĉeĥio)
DEC
Situo en Ĉeĥio.

Map
Urbodomo de Jáchymov
Vikimedia Komunejo:  Town hall in Jáchymov [+]
vdr
la urbodomo dumvintre

La urbodomo de Jáchymov situas en la supra parto de la urboj. Post riĉiĝo de la urbo gajnis la urba konsilantaro en la jaro 1531 la domon de grafo Jeronimo Šlik por du mil or-moneroj.

La domo estis aranĝita por urbodomo, sed ĝi estis detruita kune kun aliaj proksimume dek kvin domoj dum granda incendio en la jaro 1538. Tial estis ekkonstruita la nova - nuntempa urbodomo en la jaroj 1540-1543, kun grandaj keloj kaj kun saksa-tipa portalo. Duan fojon ĝi forbrulis en la jaro 1782. Post tiu ĉi incendio la origina turo estis malaltigita, sed pli poste denove plialtigita je ligna balkono - ambito.

Sed la nupto-salono (iam scenejo de diboĉaj kaj gajaj edziĝ-festoj de la ministoj) jam ne estis renovigita. En la jaroj 1783-1784 estis la urbodomo aranĝita en klasika stilo laŭ projekto de F. Hager. Poste en la jaro 1901 estis alkonstruita la dua etaĝo kaj la urbodomo plialtigita. Hodiaŭ ĝi konsistas el tri partoj kun la turo situanta inter la norda alo kaj centro.

El la antikva riĉa ornamo restis nur la portalo. Ĝi estas parte ankoraŭ gotika, sed kun renesanca bordero. Ĝi estas ambaŭflanke ornamita per duonkolonoj kaj rondaj seĝoj.

El la origina konstruaĵo el la jaroj 1540-1543 ankoraŭ postrestis la ĉirkaŭ-muroj de la kort-pordego kaj de kelkaj fenestroj kaj de la fenestraj benkoj.

Sub la domo estas grandega kelaro, kiu estas parte super nivelo de la strato.

La norda alo kun du salonoj estis destinita por la solenaĵoj; en la meza parto estis oficejoj kaj en la suda alo estis arestejo kaj provizejo.

El la interna ekipaĵo restis nur kelkaj objektoj, ekz.: - tabulo fandita el fero - estas nun en muzeo, kun reliefo bildiganta invadon de la soldatoj el la fortikigita urbo - ĝi iame estis uzata apud forno.

- En la muzeo estas konservita bildo de grafo Pachter - busto en efektivaj dimensioj. En la dekstra mano la grafo tenas ministan hakilon.

En la urbodomo estis konservataj memoraĵoj de 1a unua pastro kaj historiisto de la urbo Johano Mathesius, lia ĉapelo kaj bastono - nuntempe ankaŭ ili estas en la muzeo.

En muzeo de libroj en Zďár nad Sázavou estas konservataj restaĵoj de la latina lernejo de Jáchymov - tiel nomataj "libroj ĉen-ligitaj" (latine: "libri catenati").

La urba arkivo nun estas deponita en la distrikta arkivo en Karlovy Vary.

Ceteraj etaj memoraĵoj (sigeliloj de gildoj) kaj du ekzekutaj glavoj el la 16-a jarcento estas deponitaj en la muzeo.

La urbodomo nun estas sidejo de la magistrato.