La verda ŝlosilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La verda ŝlosilo (angle The Green Key) estas ekologia atesto pri respekto de la medio destinita al ejoj, kiuj gastigas turistojn. Ĝi atestas aparte bonajn ekologiajn farmanierojn, kiel energiŝparemo, uzo de ekologiaj purigiloj, propono de lokaj aŭ ekologiaj nutraĵoj, ekologia konstruado, informoj pri ekologio kaj medio al la gastoj ktp. ĉe hoteloj, gastejoj, gastĉambroj, tendejoj, ktp.

Kreita de la Fondumo por media edukado en 1994 por hoteloj en Danio, ĝi ekzistas en Francio ekde 1998 por tendejoj. La verda ŝlosilo distingigas gastejojn, kiuj sekvas politikon de daŭripovo kaj respekto de la medio.

Ĉiujare estas publikigita la listo (laŭlande) de la ricevintoj de la verda ŝlosilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]