Laboratorio Cornell de Ornitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Cornell Lab of Ornithology (Laboratorio Cornell de Ornitologio) estas de membroj apogata[1] ento de Universitato Cornell en Ithaca (Nov-Jorkio) kiu studas birdojn kaj alian faŭnon. Ĝi estas enhavita en la Imogene Powers Johnson Center for Birds and Biodiversity (Centro Imogene Powers Johnson por Birdoj kaj Biodiverseco) en Sapsucker Woods Sanctuary. Ĉirkaŭ 250 sciencistoj, profesoroj, kunlaborantoj, kaj studentoj laboras en gamo da programoj dediĉitaj al la misio de la Laboratorio: interpretante kaj konservante la biologian diversecon de la Tero tra esplorado, eduko, kaj civitanoscienco fokuze sur birdoj.[2] Laboro ĉe la Laboratorio estas apogita ĉefe fare de ĝiaj 40,000 membroj. La Cornell Laboratorio eldonas du kvaronjarajn publikaĵojn, nome la Living Bird revuo kaj la novaĵleteraron BirdScope, kaj administras multajn civitan-natursciencajn projektojn kaj retejojn, inkluzive de la premiita All About Birds (Ĉio pri Birdoj).[3]

Koordinatoj: 42° 28′ 48″ Nordo 76° 27′ 04″ Okcidento / 42.4800 °N, 76.4511 °U / 42.4800; -76.4511 (mapo)

Notoj

  1. Become a member, renew membership. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 3a de aŭgusto 2010.
  2. About Us, Annual Report, Staff Directory, Visit, Cornell Lab of Ornithology. Birds.cornell.edu (October 14, 2011). Alirita 18a de okobro 2011.
  3. http://www.allaboutbirds.org

Eksteraj ligiloj