Ladislao la 1-a (Napolo)
Ladislao la Grandanima (n. en 1376 aŭ 1377 - m. la 6-an de aŭgusto 1414) estis reĝo de Napolo kaj titola reĝo de Jerusalemo kaj Sicilio, titola grafo de Provenco kaj Forcalquier (1386-1414) kaj titola reĝo de Hungario kaj Dalmatio (1390-1414). Li estas la lasta viro de la pliaĝa branĉo de Anĵuo.
Li fariĝis lerta politika kaj militista estro, kaj la protektanto kaj kontrolanto de la papo Inocento la 7-a. Li profitis el la multaj tumultoj tra tiutempa Italio por ege plivastigi siajn reĝlandon kaj potencon, proprigante al si la plej grandan parton de la papa ŝtato.
Antaŭe: | Reĝo de Napolo | Poste: | |
---|---|---|---|
Karolo la 3-a | 1386–1389 | Ludoviko la 2-a | 1a-foje |
Ludoviko la 2-a | 1399–1414 | Johana la 2-a | 2a-foje |