Ladisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Produkto de ladisto: tegmentkovrilo el kupra lado por la turo de la urba kastelo de Dresden )

Ladisto estas metiisto, kiu fabrikas aŭ riparas ladajn objektojn preĉipe per faldado kaj lutado. La faldado povas okazi aŭ mane kun taŭgaj iloj, aŭ per faldomaŝino.

Ladistoj produktas tubojn kaj ujojn el lado, kaj antaŭe ili riparis ankaŭ la karoseriojn de aŭtoj.

Nuntempe plejmultaj ladistoj laboras en domkonstruado. Ili produktas kaj muntas ladajn tegmentkovrilojn, defluilojn, tegaĵojn ĉirkaŭ kamentuboj, la tubaron por klimatiziloj ktp.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner, J.: Ladistaj produktoj en Konstruado. Konstru-Forumo.Brno 2011.