Lago Eleanor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Eleanor
baraĵlago
Situo Nacia Parko Yosemite, kantono Tuolumne, Kalifornio
Speco de la lago rezervujo
Ĉefaj fontoj rivereto Eleanor Creek
Datenoj
Koordinatoj 37° 58′ 41″ N, 119° 52′ 45″ U (mapo)37.977977-119.879069Koordinatoj: 37° 58′ 41″ N, 119° 52′ 45″ U (mapo)
Lago Eleanor (Kalifornio)
Lago Eleanor (Kalifornio)
DEC
Lago Eleanor
Lago Eleanor
Map
Lago Eleanor
Surfaca areo 3,9 km²dep1f5
vdr

Lago Eleanor estas rezervujo situanta en la nordokcidenta natura pejzaĝo de Nacia Parko Yosemite je alteco de 1419 metroj super la marnivelo, en la kantono Tuolumne de la usona subŝtato Kalifornio. La baraĵlago havas kapaciton de 32 200 000 m3 kaj surfacan areon de 3,9 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rezervujo situas en glaĉere ĉizita valo. Antaŭ inundado, pli malgranda lago de proksimume 2,4 km × 0,8 km ekzistis en la valo. La lago ricevis sian akvon per tri riveretoj, Kibbie Creek, Eleanor Creek, kaj Frog Creek, kaj la valfundo estis modere ĝis dense arbarkovrita kun arbaro el flavaj pinoj, kun iom da incensaj cedroj (Calocedrus), blankaj abioj (Abies concolor) kaj nigraj kverkoj (Quercus kelloggii).

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologia enketo farita de la valo en 1985 dum la rezervujo estis drenita por prizorgado disponigis signojn de prahistoria vivado de homoj en la valo. Pro la limigita tempo de la studo kaj la naturo de laborado en la ŝlima sedimento de rezervujo, la amplekso de prahistoria loĝado de la valo per tiu enketo ne povas esti taksata.

La nuna rezervujo estis formita en 1918 digante la rivereton Eleanor Creek kiel parto de pli larĝa sistemo de rezervujoj, konstruita por liveri akvon kaj elektron al la grandurbo San-Francisko. La origina pli malgranda, natura lago ankaŭ estis nomita "Eleanor" laŭ la filino de gvidanto de la Kalifornia Geologia Enketo en la 1860-aj jaroj.

Daŭre posedata kaj funkciigata fare de la grandurbo San-Francisko, la lago nun disponigas eblecojn por fiŝkaptado, migrado kaj tendumado.

En panoramo de la tuta nacia narko Yosemite[redakti | redakti fonton]

En la sekva pentrita panoramo de la tuta Nacia Parko Yosemite la Lago Eleanor situas tute maldekstre sube:

Half DomeAkvofaloj WapamaLago EleanorDigo O'ShaughnessyAkvorezervujo Hetch HetchyRivero TuolumneGrand Canyon of the TuolumneTuolumne MeadowsHetch HetchyAkvofalo BridalveilEl CapitanAkvofaloj NevadaAkvofaloj VernalAkvofalo IllilouetteLiberty CapAkvofaloj YosemiteMalgranda valo YosemiteGlacier PointMariposa Grovemonto ClarkClark RangeHeinrich C. Berannmonto DanaPasejo TiogaHerbejo DanaLembert DomeNorth DomeLago TenayaKanjono TenayaCloud's RestRivero MercedRibbon FallValo YosemiteValo TiltillLago CherryWawonaAkvofaloj ChilnualnaSentinel RockTamarack FlatPorcupine FlatSki-areo Badger PassPaseja vojo TiogaMatterhorn PeakMount GibbsCathedral Peakmonto Lyellmonto MaclureCathedral Rangemonto Starr King
Pentraĵo de Yosemite de Heinrich C. Berann. Aera rigardo de la tuta parko, el okcidento vidante orienten. Principe eblas movi la muson tra la bildo kaj alklaki interesaĵojn - praktike tamen artikoloj pri multaj el tiuj interesaĵoj esperantlingve estas ankoraŭ kreendaj.